Psalms 91


1Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
3Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto,
De la pereiga pesto.
4Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,
6Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.
8Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
10Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.
11Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
12Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
13Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
15Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.
Copyright information for Esperanto